WeBible
Esperanto
Select Version
Cherokee New Testament (1860) with Sequoyah transliterated forms
Sahidic NT
Czech BKR
1757 Church Slavonic Elizabeth Bible
Danish
Danish New Testament from 1819 with original orthography
Danish OT1871 + NT1907 with original orthography
Elberfelder (1871)
Elberfelder (1905)
Luther (1545)
Greek Modern
American Standard Version
Basic English Bible
Douay Rheims
William Tyndale Bible (1525/1530)
Webster's Bible
World English Bible
Weymouth NT
Young's Literal Translation
Esperanto
Reina Valera NT (1858)
Sagradas Escrituras (1569)
(Navarro Labourdin) NT
Finnish Bible (1776)
Pyha Raamattu (1933 1938)
Darby
Martin (1744)
Scots Gaelic (Gospel of Mark)
Gothic (Nehemiah NT Portions)
NT Tischendorf 8th Ed
Manx Gaelic (Esther Jonah 4 Gospels)
Aleppo Codex
OT Westminster Leningrad Codex
Croatian
Hungarian Karoli
Eastern (Genesis Exodus Gospels)
Western NT
Giovanni Diodati Bible (1649)
Riveduta Bible (1927)
明治元訳「舊約聖書」(1953年版) 大正改訳「新約聖書
Japanese Denmo 電網聖書
Japanese Kougo-yaku 口語訳「聖書」(1954/1955年版)
Japanese Raguet-yaku ラゲ訳「我主イエズスキリストの新約聖書」(1910年版)
Korean
Vulgata Clementina
Baiboly Malagasy (1865)
Sathyavedapusthakam (Malayalam Bible) published in 1910
Judson (1835)
Det Norsk Bibelselskap (1930)
Petrus Canisius Translation
Dutch Staten Vertaling
De ganse Heilige Schrift bevattende al de kanonieke boeken van het Oude en Nieuwe Testament, met de apocriefe (deuterocanonieke) boeken
Studentmållagsbibelen frå 1921
Polish Biblia Gdanska (1881)
Old Public Domain Pohnpeian Bible
Potawatomi (Matthew Acts) (Lykins 1844)
El Evangelio segun S. Lucas, traducido al Romaní, ó dialecto de los Gitanos de España
Synodal Translation (1876)
Albanian Bible
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ekavski
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ijekavski
Swedish (1917)
Svenska Karl XII:s Bibel (1703)
Svenska Karl XII:s Bibel (1873)
Swahili
Peshitta NT
Ang Dating Biblia (1905)
Klingon Language Version of the World English Bible
NT (P Kulish 1871)
Українська Біблія. Переклад Івана Огієнка.
Vietnamese (1934)
聖經 (文理和合)
Union Simplified
Union Traditional
Widget
Switch to light / dark version
esperanto
Agoj de la Apostoloj 9
1 - Kaj Saŭlo, ankoraŭ spirante minacojn kaj mortigon kontraŭ la disĉiploj de la Sinjoro, iris al la ĉefpastro,
Select
1 - Kaj Saŭlo, ankoraŭ spirante minacojn kaj mortigon kontraŭ la disĉiploj de la Sinjoro, iris al la ĉefpastro,
2 - kaj petis de li leterojn al la sinagogoj en Damasko, por ke, se li eble trovos homojn, aliĝintajn al la Vojo, ĉu virojn aŭ virinojn, li alkonduku ilin katenitajn al Jerusalem.
3 - Kaj dum li vojaĝis, li alproksimiĝis al Damasko; kaj subite ekbrilegis ĉirkaŭ li lumo el la ĉielo;
4 - kaj li falis sur la teron, kaj aŭdis voĉon dirantan al li: Saŭlo, Saŭlo, kial vi min persekutas?
5 - Kaj li diris: Kiu vi estas, ho Sinjoro? Kaj tiu diris: Mi estas Jesuo, kiun vi persekutas;
6 - sed leviĝu, kaj eniru en la urbon, kaj estos dirite al vi, kion vi devas fari.
7 - Kaj liaj kunvojaĝantoj staris mutaj, aŭdante la voĉon, sed vidante neniun.
8 - Kaj Saŭlo leviĝis de la tero; kaj kiam liaj okuloj malfermiĝis, li vidis nenion; kaj ili kondukis lin je la mano, kaj venigis lin en Damaskon.
9 - Kaj li estis sen vidpovo tri tagojn; kaj ne manĝis, nek trinkis.
10 - Kaj en Damasko estis unu disĉiplo nomata Ananias; kaj la Sinjoro diris al li en vizio: Ananias. Kaj li respondis: Jen mi, Sinjoro.
11 - Kaj la Sinjoro diris al li: Leviĝu, kaj iru sur la straton, kiun oni nomas Rekta, kaj serĉu en la domo de Judas viron, nomatan Saŭlo, el Tarso; ĉar jen li preĝas;
12 - kaj li vidis viron, nomatan Ananias, enirantan kaj metantan sur lin la manojn, por ke li ricevu vidpovon.
13 - Sed Ananias respondis: Sinjoro, mi aŭdis de multaj pri ĉi tiu viro, kiom da malbono li faris kontraŭ viaj sanktuloj en Jerusalem;
14 - kaj ĉi tie li havas de la ĉefpastroj aŭtoritaton kateni ĉiujn, kiuj vokas vian nomon.
15 - Sed la Sinjoro diris al li: Ekiru, ĉar li estas elektita ilo por mi, por porti mian nomon antaŭ la nacianoj kaj la reĝoj kaj la Izraelidoj;
16 - ĉar mi montros al li, kiom li devas suferi pro mia nomo.
17 - Kaj Ananias ekiris, kaj eniris en la domon, kaj metinte sur lin la manojn, diris: Frato Saŭlo, min sendis la Sinjoro Jesuo, kiu aperis al vi en la vojo, laŭ kiu vi venis, por ke vi ricevu vidpovon kaj pleniĝu de la Sankta Spirito.
18 - Kaj tuj falis de liaj okuloj kvazaŭ skvamoj; kaj li tuj ricevis vidpovon, kaj leviĝis kaj baptiĝis;
19 - kaj preninte nutraĵon, li refortiĝis. Kaj dum kelke da tagoj li restis kun la disĉiploj en Damasko.
20 - Kaj en la sinagogoj li tuj proklamis Jesuon, ke li estas la Filo de Dio.
21 - Kaj miregis ĉiuj, kiuj lin aŭdis, kaj ili diris: Ĉu li ne estas tiu, kiu en Jerusalem pereigis tiujn, kiuj vokis ĉi tiun nomon? kaj li venis ĉi tien por tio, ke li konduku ilin katenitajn antaŭ la ĉefpastrojn.
22 - Sed Saŭlo des pli fortiĝis, kaj li konfuzis la Judojn loĝantajn en Damasko, pruvante, ke tiu estas la Kristo.
23 - Kaj post la paso de multaj tagoj, la Judoj kune konsiliĝis, por lin mortigi;
24 - sed ilia konspiro sciiĝis al Saŭlo. Kaj ili observadis la pordegojn tage kaj nokte, por lin mortigi;
25 - sed liaj disĉiploj prenis lin nokte, kaj mallevis lin tra la urba muro, malsupren lasante lin en korbego.
26 - Kaj kiam li venis en Jerusalemon, li provis aliĝi al la disĉiploj; kaj ĉiuj lin timis, ne kredante, ke li estas disĉiplo.
27 - Sed Barnabas prenis lin, kaj kondukis lin al la apostoloj, kaj rakontis al ili, kiel li sur la vojo vidis la Sinjoron, kiu ankaŭ parolis al li, kaj kiel en Damasko li sentime parolis en la nomo de Jesuo.
28 - Kaj li estis kun ili, enirante kaj elirante en Jerusalem,
29 - kaj sentime predikante en la nomo de la Sinjoro; kaj li parolis kaj disputadis kontraŭ la Grekaj Judoj; sed ili entreprenis mortigi lin.
30 - Kaj la fratoj, eksciinte tion, kondukis lin al Cezarea, kaj forsendis lin al Tarso.
31 - Kaj la eklezio tra la tuta Judujo kaj Galileo kaj Samario havis pacon kaj ricevis edifon; kaj iradante en la timo de la Sinjoro kaj en la konsolo de la Sankta Spirito, ĝi kreskis.
32 - Kaj dum Petro trairis ĉiujn regionojn, li ankaŭ malsupreniris al la sanktuloj loĝantaj en Lida.
33 - Kaj tie li trovis unu viron, nomatan Eneas, kiu kuŝadis en sia lito jam ok jarojn; ĉar li estis paralizulo.
34 - Kaj Petro diris al li: Eneas, Jesuo Kristo vin sanigas; leviĝu, kaj ordigu vian liton. Kaj li tuj leviĝis.
35 - Kaj ĉiuj loĝantoj en Lida kaj en Ŝaron lin vidis, kaj turniĝis al la Sinjoro.
36 - Kaj estis en Jafo unu disĉiplino, nomata Tabita, kiu laŭ traduko estas nomata Dorkas; ŝi estis plena de bonfaroj kaj almozoj, kiujn ŝi faris.
37 - Kaj en tiu tempo ŝi malsaniĝis, kaj mortis; kaj ili ŝin lavis kaj metis en supran ĉambron.
38 - Kaj ĉar Lida estis proksime de Jafo, la disĉiploj, aŭdinte, ke Petro estas tie, sendis al li du virojn, por petegi lin: Ne prokrastu veni al ni.
39 - Kaj Petro leviĝis kaj iris kun ili. Kaj kiam li alvenis, ili lin kondukis en la supran ĉambron; kaj alestis apud li ĉiuj vidvinoj, plorante kaj montrante tunikojn kaj vestojn, kiujn Dorkas faris, kiam ŝi estis ankoraŭ kun ili.
40 - Sed Petro, formetinte ĉiujn, genuiĝis kaj preĝis, kaj, turninte sin al la korpo, li diris: Tabita, leviĝu. Kaj ŝi malfermis siajn okulojn, kaj, vidinte Petron, ŝi side leviĝis.
41 - Kaj li donis al ŝi la manon kaj starigis ŝin, kaj, vokinte la sanktulojn kaj vidvinojn, li prezentis ŝin vivanta.
42 - Kaj tio fariĝis sciata tra la tuta Jafo, kaj multaj kredis al la Sinjoro.
43 - Kaj dum multe da tagoj li loĝis en Jafo ĉe unu Simon, tanisto.
Agoj de la Apostoloj 9:1
1 / 43
Kaj Saŭlo, ankoraŭ spirante minacojn kaj mortigon kontraŭ la disĉiploj de la Sinjoro, iris al la ĉefpastro,
Copy Link
Webible
Freely accessible Bible
48 Languages, 74 Versions, 3963 Books
Widget